Litertipoj en Ubuntu

Kelkfoje, mi estis devigita dezegni, ĉu flugfloliojn, ĉu reklamilojn, kaj la litertipoj de ubuntu mi trovis tro kutimajn, seriozajn eĉ malbelajn. Fakte, la fondinto kaj posedanto de Ubuntu, parolas en sia blogo pri ĉi tiu problemo, kiu estas, por multaj homoj grava manko por Ubuntu, kaj ĝenerale por Linukso.Retumante, mi trovis solvon (ĉio havas solvon, krom la morto, oni diras).
La solvon mi trovis en http://www.elblogdemaverick.com/?p=175 (hispanlingve) kaj ĝi ankaux estas traduko de ĉi tiu paĝo anglalingva.

Nu, ni ek al instalado.

Eble ni bezonos la tipiajn litertipojn de (fi)Vindozo,ekzemple, ĉar ni ricevas Office-arkivon, kaj volas/bezonas vidi ĝin samaspekte. Pro tio ni bezonas la litertipojn enpakigitaj en la pakaĵo msttcorefonts.

Inter aliaj, tie ni trovos la sekvajn: Andale Mono, Arial Black, Arial (Bold, Italic, Bold Italic), Comic Sans MS (Bold), Courier New (Bold, Italic, Bold Italic), Georgia (Bold, Italic, Bold Italic), Impact, Times New Roman (Bold, Italic, Bold Italic), Trebuchet (Bold, Italic, Bold Italic)Verdana (Bold, Italic, Bold Italic) kaj Webdings.
Por instali la pakaĵon, ni povas serĉi lin per Synaptic aŭ simple tajpi en nia preferata komandilo :

sudo apt-get install msttcorefonts

Sed krom ĉi tiuj ege kutimaj literfontoj, ni instalos aliajn. Ekzemple, Gentium, ja eleganta litertipo:

gentium litertipo

Ĝi facile instaleblas en nia komandilo per :

sudo apt-get install ttf-gentium

Dustismo estas interesa litertiparo kun kelkaj variantoj kiel:

dustin litertiparottf-dustin2.png

Por instali ilin, nur tajpu en via komandilo

sudo apt-get install ttf-dustin

George Williams disvolas propran litertiparon: jen vikio prie

George Williams litertiparo

Liajn tiparojn oni facile povas instali tajpante:

sudo apt-get install ttf-georgewilliams

Juicy Fonts devenas de du malsamaj litertipoj, kunigitaj en pakaĵo kiu enhavas Delphine kaj Seve Hand.
Juicy Fonts

Ni ĝin instalu:

sudo apt-get install ttf-sjfonts

Sun Java6 Fonts – Lucida ĉi tiu pakaĵo instalas Lucida Sans, Lucida Bright kaj Lucida Typewriter:
sun-java6-fonts.png

sudo apt-get install sun-java6-fonts

Larabie produktas litertipojn ekde 1996 videble en sia populara tttejo larabie.com.

larabie-fonts.png

En ubuntu ni havas tri pakaĵojn por instali ilin

sudo apt-get install ttf-larabie-deco ttf-larabie-straight ttf-larabie-uncommon

Se ni volas instali ĉiujn la litertipojn vidintajn supre, ni tajpu en la komandilo:

sudo apt-get install msttcorefonts ttf-gentium ttf-dustin ttf-georgewilliams ttf-sjfonts sun-java6-fonts ttf-larabie-deco ttf-larabie-straight ttf-larabie-uncommon

Se ni volas vidi ĉiujn la litertipojn instalitajn en nia komputilo, estas bonega ilo, ĝi nomiĝas gnome-specimen, por instali, serĉu ĝin en synaptic aŭ tajpu en komandilo:

sudo apt-get install gnome-specimen

specimen.png

Bedaŭrinde, multaj montras strangaĵon kiam oni ilin “ĉapelas”.

Hej! Mi preskaŭ forgesas iun litertipon…
esperanto-kaj-ubuntu.png

Per ĉi tiu litertipo, oni faris la bildon de Ubuntu, por instali ĝin, tajpu:

sudo apt-get install ttf-ubuntu-title

P.S. Se vi trovas erarojn aŭ plibonigendaĵon, bonvole diru.

Anuncios

2 comentarios to “Litertipoj en Ubuntu”

  1. Júnior Madrigal Says:

    Tiu litertipo ne enhavas la ĉapelitajn literojn de Esperanto, nek de pluraj lingvoj, tial mi ŝanĝis ĝin.

    Por ke vi vidu la supesignojn tiel: http://img487.imageshack.us/my.php?image=montrodt2.png

    Post la instalado per sudo apt-get install ttf-ubuntu-title , elŝutu la modifitan dosieron en ttp://www.juniormadrigal.pro.br/baixa/fontes/ubuntu-title-eo.zip
    kaj post, malfermu la dosierujon de la Ubuntu-Titolo:

    sudo nautilus /usr/share/fonts/truetype/ttf-ubuntu-title/

    Forlasu la originalan dosieron Ubuntu-Title.ttf kaj enmetu en tiun ĉi dosierujon la elŝultitan dosieron ŝangante sian nomon: Ubuntu-Title.ttf

    Prete, nun vi havas la supersignitajn literojn. 😉

    Pli da informoj skribu en la forumo http://liberaprogramaro.net/forumo/viewtopic.php?t=192

  2. esperantokajubuntu Says:

    Mi legis pri via laboro en klaku.net. Egan dankon pro ĝi kaj via komento.

Responder

Introduce tus datos o haz clic en un icono para iniciar sesión:

Logo de WordPress.com

Estás comentando usando tu cuenta de WordPress.com. Cerrar sesión /  Cambiar )

Google+ photo

Estás comentando usando tu cuenta de Google+. Cerrar sesión /  Cambiar )

Imagen de Twitter

Estás comentando usando tu cuenta de Twitter. Cerrar sesión /  Cambiar )

Foto de Facebook

Estás comentando usando tu cuenta de Facebook. Cerrar sesión /  Cambiar )

Conectando a %s


A %d blogueros les gusta esto: